Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Pardonu, se mi vin ektimigis, miaj sinjorinoj, diris Georgo, Sed mi sidis tiel absorbita per la notoj, ke mi ne rimarkis vian eniron.

Sinjorino Breine saĝe decidis rigardi la tutan aferon kiel ŝercon.

—La situacio estas vere malagrabla, ŝi diris ridetante. Nun estas jam tro malfrue, por sveni. Mi faras, kiel mia amikino, kaj serĉas mian rifuĝon en la ventumilo. Kiam ĝi estas malfermita, ĝi faras la servon de kurteno, kiu estas antaŭtirita, dum la vizaĝo faras tualeton. Nu, nun mi pensas, ke ĝi pli-malpi rehavas la ĝustan esprimon! Lasu min prezenti : leŭtenanto Felsen—fraŭlino Adler . . . Sed, kara Stella, vi tiel tremas . . . Sidiĝu!

—Tio baldaŭ pasos. Mi estas iom nerva.

—Mi bedaŭras, diris Georgo, ke mi estas la kaŭzo . . .

—Nu, interrompis lin Fanny, pro puno mi vin kondamnas resti tie ĉi kaj flegi la fraŭlinon, ĝis vi povos konduki ŝin, perfekte refortigitan, en la salonon. Mi devas forlasi vin. Miaj ŝuldoj de mastrino min vokas.

Fanny foriris. Stella sidis kun mallevitaj okuloj, Felsen staris malvarmega kaj apogis sin al la dorso de unu seĝo. Stella levis la kapon kaj diris kun devigita trankvileco :

—Sidigu vin, sinjoro Felsen.

—Mi dankas.

—Diru al mi, ĉu ni parolos pri la vetero kaj blovo, aŭ ĉu ni estos sinceraj?

—Kiel al vi plaĉos.

—Nu, lasu nin esti sinceraj. Vi min abomenas, ne vere?

—Lasu nin unue konsenti, ke mi vin ne adoras, mia fraŭlino. Se mi vin komprenis ĝuste, vi timas min pli kiel adoranton, ol kiel malamikon.

—Sed tiam mi juĝis ne konante. Nun, kontraŭe . . . kontraŭe . . .

—Nun, vi min konas egale malbone.

—Jes, vere, sed . . .

—Sed?