Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/173

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Fraŭlino!

—Mi kuraĝis preni vin por ĉasisto de edziĝo, vi kuraĝis ĵeti en mian vizaĝon, ke mi estas senkora koketulino, kiu sin amuzas per enjungado de malfeliĉaj amantoj al sia veturilo de triumfo. Ĉu ni nun estas kvitaj?

—Mi povas nenion diri por mia pravigo.

—Mi povus eble diri multe por la mia, sed mi ne scias vere, kiel ni tiun ĉi interparolon komencis, kaj mi scias ankoraŭ pli malmulte, kial ni ĝin . . . daŭrigus.

—Jes, vi estas prava, fraŭlino. Mia efektiva intenco estis inviti vin por la sekvanta danco.

—Mi dankas. En tiu ĉi minuto mi estas tiel laca, ke mi devas iom ripozi.

—Tiam mi vin ne pli longe maloportunos.

Li salutis malvarme kaj eniris rapide en la salonon.

Stella leviĝis. Kiam li estis ekster la pordo ŝi falis sur la sofon, ĵetis sin en unu angulon kaj kaŝis la kapon en la klarbluaj silkaj kusenoj.

Multaj kaj doloraj pensoj trairis la kapon de Stella, dum ŝi kuŝis tie kun la vizaĝo enpremita en la silkaj kusenoj. Tio estis do la unua renkonto, kiun ŝi en sia fantazio tiel bele elpentris al si mem, kaj tamen—la ŝuldo estis ja ŝia propra. Sed eble li eĉ ne memoris ilian malgrandan aventuron,—kaj ŝi, kiu konsideradis tiun ĉi ringon, kiun li metis sur ŝian fingron, kiel ringon de fianĉiĝo, ŝi, kiu tiel ame flegis la puran floron de sia unua amo kaj ĝin nutris per sia revado . . . kia malsaĝulino ŝi estis! Kaj ŝi povis vere kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraŭ povus ekzisti! Ŝi leviĝis, kaj, detirinte la gantojn, ŝi longan tempon rigardis la ringon. Ŝia amo estis profunda kaj pura, kiel tiu ĉi diamanto. En ties kvieta fajro kuŝis mira sorĉo, ĉar ĝi pruntis sian brilon el la poezio de la animo. Tiun ĉi vesperon ĝi ne brilis kiel kutime. Eble la roso en ŝiaj okuloj kaŭzis, ke ĝia brilo perdiĝis. Nun ĝi estis nur la lasta larmo sur la tombo de ŝia amo!