Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

enamita en Fanny'n, kaj ĉu li, ne oferante eĉ unu solan penson al ilia renkonto, ne penante elserĉi, el kie la ringo venis, senpere ĝin metis sur ŝian fingron? Aŭ ĉu Fanny trovis la ringon kaj metis ĝin sur la fingron, por pensigi lin, ke ŝi estas la elektita? Sed ne, tio ĉi estis malsaĝa penso. Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo, ŝi neniam ĝin vidis. Oni povus freneziĝi.

La komercegisto falis malespere sur seĝon.

—Kaj ĝi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino, kiuj min trompas!

—Jes, la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi intereson vin trompi! diris Fanny trankvile.

—Ne elturnu vin per malkaraj ŝercoj! mi scias nun ĉiujn viajn sekretojn. Vi volas eble nei, ke vi estis sen mia scio en la opera balo en Parizo?

—Ha, Stella babilis?

—Stella nenion diris, sed tiu ĉi malfeliĉa ringo malfermis miajn okulojn kaj montris al mi, kiel facilanime kaj mensoge vi agis.

—Diru al mi, kara Breine, ĉu vi efektive ne trinkis tro multe post la manĝo?

—Ho, Fanny, Fanny, kiel vi povas esti tiel kruela?

—Pro Dio, Breine, mi ne bone komprenas, kion mi faris. Ni devas trovi sinjoron Felsen, li klarigos al ni ĉion.

En tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado komenciĝis kaj ke oni demandas pri la gemastroj.

—Ĉu sinjoro Felsen estas tie?

—Ne, li prenis sian superveston kaj forlasis la balon antaŭ kelkaj minutoj, diris Olsen.

—Ne dirinte adiaŭ al mi! Sed kion do signifas ĉio ĉi? murmuris Fanny.

La interparolado estis interrompita de bela kavaliro, al kiu la sinjorino estis promesinta la unuan dancon post la vespermanĝo. Fanny prenis lian brakon kaj eniris en la salonon.