Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/245

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La formulo (6) montras, same videble, ke d estas la projekcio horizonta de la longo c tg D, metita sur la polusojlinio de la centro I de la sfero ĉiela al la nordo aŭ la sudo, laŭ tio ke D estas norda aŭ suda.

Se do oni konsideras sunhorloĝon tagnoktegaligan, kies ombroĵetilo estas de longeco C tg D, ŝanĝanta laŭtage, oni povas diri:

La sunhorloĝo Dijona estas la projekcio horizonta de la sunhorloĝo tagnoktegaliga.

Tiu tre simpla rezultato estas videbla geometrie, en la sekvanta maniero.

Sur la sfero ĉiela havanta I kiel centron, c sek D kiel radion, ni konsideru, en la horo h, la punkton m', rekte kontraŭan al la situacio sfera de la suno.

Dum unu tago suna, m' laŭkuras rondeton B' m', kies radio I' m' estas c sek D cos D aŭ la konstanto c.

Oni povas rigardi la rondeton B' m' kiel sunhorloĝon tagnoktegaligan, kies I'P estas ombroĵetilo kaj m' punkto hora respondanta al h.

La projekcio horizonta de tiu ĉi rondo B' m' estas la elipso BM, kies aksoj, direktataj laŭ NS kaj EO, estas de longecoj konstantaj kaj c; sed kies centro I", projekcio de I', estas en nekonstanta malproksimeco de I,