Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taŭgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron.

Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.

—Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis! ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas.

—Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis la reĝo, li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li!

Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al mi! ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn, mi nenion povas vidi!" Sed li tion ĉi ne eldiris.

La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

—Mia Dio! li pensis, ĉu mi estas malsaĝa? tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi! Ĉu mi ne