Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taŭgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵon!

—Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj.

—Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma! diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas!

—Tre agrable al ni! diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.

Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis en sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj.

La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.

—Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo? diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.

—Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki! Tiel li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. Jes, ĝi estas rava! li diris al la reĝo.

Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo.

Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj,