Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/260

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Plena gramatiko de Esperanto

A. Alfabeto.

 Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk,
 Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.
 Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ,

ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

B. Reguloj.

1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj. Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.

2) La substantivoj havas la finiĝon "o". Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon "j". Kazoj ekzistas nur du : nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo "n". La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per "de", la dativo per "al", la ablativo per "per" aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).

3) La adjektivo finiĝas per "a". Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto "pli", la superlativo per "plej"; ĉe la komparativo oni uzas la prepozicion "ol".

4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj—la sufikson "obl", por la nombronaj—"on", por la kolektaj—"op", por la disdividaj—la vorton "po". Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.