Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/261

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

5) Pronomoj personaj : mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.

6) La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo : la tempo estanta akceptas la finiĝon "-as"; la tempo estinta "-is"; la tempo estonta "-os"; la modo kondiĉa "-us"; la modo ordona "-u"; la modo sendifina "-i". Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba) : aktiva estanta "-ant"; aktiva estinta "-int"; aktiva estonta "-ont"; pasiva estanta "-at"; pasiva estinta "-it"; pasiva estonta "-ot". Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo "esti" kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas "de".

7) La adverboj finiĝas per "e"; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.

8) Ĉiuj prepozicioj postulas la nominativon.

9) Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.

10) La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.

12) Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.

13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.

14) Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion "je", kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio "je" oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.

15) La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la