Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/263

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ ĉio la antaŭjuĝon, ke enkonduki unu lingvon por ĉiuj homoj estas simple afero ne ebla. Tamen la argumentoj, per kiuj oni kontraŭ tio ĉi batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj kaj neniel por lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte laŭ la modeloj de la lingvoj naturaj kreitan "elekton de la plej bona". Cetere mi trovis, ke vera kompreno de tiu ĉi objekto nur tiam povas esti atingita kun utilo, kiam ni antaŭe okupos nin iom je la preparaj laboroj, kiuj antaŭiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda.

Tie ĉi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj ĉi ĉirkaŭ 60 provoj; estas sufiĉe, se ni nur enkomune vidos, kio ĉio estis farita en tiu ĉi rilato, kaj kiajn rimedojn oni ĉiufoje volis uzi, por ĉiujn homojn lingve unuigi. Dume el ĉiuj tiuj ĉi penoj montriĝas la instruo, kiu ankaŭ en aliaj aferoj pruviĝas, ke la grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al tio, kion oni fine konfesas kiel "mirinde simpla", oni proksimiĝis ĉiam per malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom kaj paŝo post paŝo.

Oni vidas ordinare en Leibnitz la patron de la "ideo de lingvo tutmonda"; tiu ĉi publikigis sian ideon pri la "Pazigrafio aŭ la arto fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al ĉiuj nacioj de la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas tiujn ĉi komunajn signojn" la unuan fojon en la jaro 1666 en latina disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae 1666). Tiu ĉi ideo ankaŭ okupis la grandan pensanton ĝis la fino de lia vivo, kvankam li en tio ĉi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj. Tamen oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio, kiel ankaŭ la ĥinajn signojn de skribado, kiujn uzas pli ol triono de la tuta homaro, malgraŭ iliaj preskaŭ nevenkeblaj malfacilaĵoj. Ĉar tiu ĉi idea skribado, konsistanta el ĉirkaŭ 40 000 signoj, en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso aŭ komprenaĵo,