Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/264

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu, estante elparolata, en ĉiu lingvo sonus alie, povas tial esti legata en ĉiu lingvo, kaj la Ĥino tial ankaŭ legas siajn skribajn signojn ĉiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo. Tiuj ĉi popoloj reciproke sin tiel ne komprenas per sia lingvo, sed komprenas sin per sia skribado, oni povus diri, per la Azia pazigrafio. [Piednoto: V. D-ro Albert Wild : "Ueber Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit". Muenchen 1861. (Aparta represo el la "Chronik der Gegenwart".)]

Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis la episkopon John Wilkins eldoni sian grandiozan pazigrafian provon, kiun prezentas al ni en bonega maniero Max Mueller en la 2a volumo de siaj "Lekcioj pri la scienco de la lingvo", el kiuj ni vidas, ke tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ specoj kaj dividitaj en klasojn, tiel ke de la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie ĉi per ĉiam pli precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala, kion oni volis esprimi en tia maniero. [Piednoto: John Wilkins, An Essay towards a real character and philosophical language, 1898.]

Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri ĝi pro la multego da signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo, kaj Max Mueller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazaŭ kondukita de natura instinkto, venis al la vera, nome al "lingvo vorta", kaj tiun ĉi vojon oni devus nur iri plu, por ŝpari al la homaro ducentjaran vanan penadon kun fantomo pazigrafia.

Sed kiel eĉ tia granda pensanto, kiel Leibnitz, sin movadis ankoraŭ en mallumaj antaŭsentadoj, oni vidas el tio, ke li ankoraŭ eĉ ne povis klare sin esprimi pri ia ideo de lingvo tutmonda; ĉar li diris pri la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno, ke la ĉefa afero, kiu tie ĉi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por ĉiu objekto kaj ĉiu ideo, al ili ankoraŭ ne prosperis. Tiaj signoj laŭ lia opinio devis esti similaj je la signoj de la