Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/267

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas trovebla en ĉiuj aliaj vortaroj. Oni tiel en kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstataŭ per literoj skribi per nombroj de paĝoj kaj numeroj de la vortoj, tiam ĉiu, kiu volis legi la skribitan en alia lingvo, devis serĉi la enhavon en la vortaroj de tiu aŭ alia lingvo. Sed se ni konsideros, kiel mallerte, malfacile kaj multekoste tio ĉi devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo ne povis trovi amikojn. Ĉar se oni volus pretigi vortarojn de nur ĉirkaŭ 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud ĉiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj. Kaj tiu ĉi laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol kiom li volus pro siaj aliaj laboroj. Al tio ĉi li eĉ ne pensis pri la sintakso de la lingvoj. El la ceteraj pazigrafiaj sistemoj, kiuj aperis ĉirkaŭ la fino de la 18 centjaro, de Fry en London, de G. E. Busch en la "Jahrbuch des Fortschrittes der Wissenschaften", kiel ankaŭ de Grotenfeld en Goettingen, la verko "Pasigraphie und Antipasigraphie" de J. S. Vater (Weissenfels kaj Leipzig 1799) estas la sola, kiu havas indon; ĉar la aŭtoro jam esprimas en ĝi la opinion, ke la pazigrafio estas rimedo por la interkomunikiĝo kaj komerco en malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas, kaj ke tio ĉi estas la plej bona parto, kiun la pazigrafio povas atingi. [Piednoto: C. H. Wolke, Erklaerung, wie die wechselseitige Gedankenmittheilung allen kultivirten Voelkern des Erdkreises oder die Pasigraphie moeglich und ausueblich sei, ohne Erlernug irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort— oder Zeichensprache. Dessau 1797.]

En la komenco de la 19 centjaro ni trovas antaŭ ĉio Naether'on en Goerlitz, kiu en la jaro 1805 publikigis verkon, en kiu li faras la proponon uzi karakteran skribadon, kiu estus figura kaj prenita el la naturo. Sed ĉar ne facile estas ellerni senfinan nombron da figuraj signoj, tial tiu ĉi simbola skribado, tute malegala je la ĝistiamaj sistemoj, estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla. Prave sin levas kontraŭ tiu ĉi, kiel ankaŭ kontraŭ ĉiuj aliaj ĝistiamaj sistemoj, en bonege skribita kritika