Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/268

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

polemiko, la tiama reĝa Bavara centra konsilano de instruado ĉe la sekreta ministraĵo de internaĵoj en Munĥeno, Friedr. Immanuel Niethammer [Piednoto: F. J. Niethammer : Ueber Pasigraphik und Ideographik, Nuernberg, bei Karl Felssonecker, 1808.], kiu tute vere venas al la konkludo, ke sur vojo simbola, ĉu ĝi estos signoj hieroglifaj aŭ nombraj aŭ signoj de sonoj (literoj), uzataj kiel signoj de pensoj, oni neniam povos veni al la celo. Sed tute ne intencante forĵeti la penson de norma lingvo, li fine venas al la prudenta opinio, ke nur imitita al la lingvoj naturaj "fonetika vorta lingvo" povas solvi la problemon de lingvo tutmonda; ankaŭ pli : tiu ĉi natura iro de ideoj alkondukas lin eĉ al la penso, ke devas esti eble elpensi skribadon, kiu permesus, "pensadi sur la papero", t. e. skribadi kun la rapideco de la pensado,—sekve "tempoŝparantan ideoskribadon aŭ pensodesegnadon", kiun li nomis "Ideografiko". Kiel oni tamen vidas el la pluaj partoj de lia traktato, tiu ĉi ideografiko devus kvankam elveni el la ideofoniko kaj per tio ĉi tuj fariĝi ideolaliko, tamen ankaŭ lia idealo ŝajnas iri pli malproksimen, ol nia nuna stenografio kaj la Volapuek de Schleyer; sed estas sendube, ke per sia skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj, kiel per sia lingvo li pensas lingvon vortan, similan je tiu, por kiu ni batalas. [Piednoto: J. Zach. Naether, Versuch einer ganz neuen Erfindung von Pasigraphie oder die Kunst zu schreiben und zu drucken, dass es von allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen eben so leicht gelesen werden kann als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form einer Sprachlehre oder Grammatik nebst 20 pasigraphischen Uebungen. Goerlitz 1805.]

Ĉiuj tiuj ĉi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis tiel same malmulte al ia rezultato, kiel la jam dirita voko de la Kopenhaga akademio, kaj de tiu tempo (1811) ĝis la nuna (esceptinte : "Le polyglotte improvise ou l'art d'ecrire les langues sans les apprendre" de A. Renzi en Parizo 1840 kaj la pazigrafio de Sunderwall en Svedujo kaj la "New universal cipher language" 1874 de unu ne nomita aŭtoro en Londono) ni havas nenion pli por noti. Por tio la plej novaj pazigrafiistoj, pri kiuj ni nun parolos, nome : barono de Gablenz, Moses Paic, Don Sinibaldo de Mas kaj Anton Bachmaier, kiel ankaŭ