Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/269

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Albert Walter—staras pli alte, ol iliaj antaŭirantoj, aŭ en rilato de la konstruo, aŭ en rilato de facileco de la metodo.

La konstruo de la "Gablenzographia kaj Gablenzolalia" de barono de Gablenz estas grandioza. Antaŭ ĉio li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. Li verkis gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj. Sed kiel ajn bonega lia laboro estus, tre granda estas la malfacileco ellerni la 33 kaprompantajn ŝlosilojn. Al tio ĉi li tamen ne turnis atenton, ke la popoloj orient-Aziaj ne tre facile povas elparoladi la eŭropajn konsonantojn, nome, la "r", kiun li precipe multe uzas en siaj nomoj de nombroj (ra 1, re 2, ri 3, ro 4, ru 5). Kvankam la provoj de la pazigrafio de Gablenz por la praktika vivo ne taŭgas, li tamen montris, ke li bone konas la spiriton de la lingva scienco. En la jaro 1863 samtempe kun la proponoj de Grimm en Konstantinopolo aperis la verko de Don Sinibaldo de Mas, pri kiu ankaŭ estas iom parolite en la jam diritaj lekcioj de Max Mueller; ĝi aperis samtempe en Londono, Parizo kaj Lejpcigo kaj meritas atenton pro sia sistemo. Sed jam la difino, kiun li donas al ni pri ideografio : "L'ideographie est l'art d'ecrire avec des signes qui representent des idees et non avec des mots (sons) d'une langue quelconque" ankoraŭ unu fojon montras, ke oni ĉiam ankoraŭ sin movadis sur la malvera vojo, kiu ĝis nun ne kondukis al la celo kaj ankaŭ neniam al ĝi kondukos. Elirante el la penso, ke la signoj de nombroj en la aritmetiko kaj algebro por tiuj popoloj, kiuj ilin uzas, estas nenio alia, ol signoj ideografiaj, li penas elmontri, ke 500 milionoj da homoj, la Japanoj, Koĥinĥinanoj, Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado kaj uzas ĝin ĉiutage. Kaj kio ĝi estas alia, ol signoj ideografiaj? Ĉu oni tiel povos ankoraŭ dubi la eblecon de tiu ĉi sistemo? Ĉu ni