Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/270

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estus nekapablaj fari tion, kion faras la Azianoj, kiam ni ja kredas, ke ni staras multe pli alte, ol ili?—La eblecon de la uzado ankaŭ ni ne dubas, sed ni ankaŭ ne dubas la malfacilecon de la enkondukado. La Ĥinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun ĝiaj 40000 diversaj signoj—ni okcidentuloj jam de antaŭe havas nian hereditan de la feniko-hebreoj fonetikan skribadon alfabetan, kiu donas al ni la eblon el 23 literoj formi multajn milionojn da sonoj, kiuj, estas vere, ne povas esti nomataj vortoj, se kun ili ne estas ligataj difinitaj ideoj (komprenaĵoj). Sed el tio ĉi almenaŭ sekvas, ke ni povas krei al ni neniajn pli riĉajn kaj pli praktikajn reprezentantojn por la grandioza diverseco de niaj ideoj, ol la vortojn de lingvo, kiuj ĉiuj estas kunmetitaj nur el malmultaj sonoj fundamentaj. Kaj ni devus nun ree nin turni al la senmovaj egiptaj aŭ ĥinaj signoj figuraj, kiuj estas fonditaj ankoraŭ sur la primitiva senta pririgardado kaj nur kun grandaj malfacilaĵoj permesas la prezentadon de abstraktaĵo! —Don Sinibaldo de Mas prenas por ĉiu "ideo" unu signon, pruntitan el la muzika nota sistemo, nur kun la diferenco, ke li donas ne efektivajn notojn en ĉiuj iliaj nuancoj. La signon fundamentan formas noto kvarono, kaj laŭ tio, ĉu ĝi staras sur tiu aŭ alia linio, ĝi ŝanĝas sian signifon kiel substantivo, verbo, adjektivo k. c., kaj en simila maniero estas esprimataj ĉiuj formoj de la gramatiko. Kiel ajn facila tiu ĉi sistemo ŝajnas je la unua rigardo, tamen tre baldaŭ montrigas, ke la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj.

Unu jaron poste Moses Paic, Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion kaj pazigrafion. (Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.) Li uzis sole ciferojn, por esprimi ĉiujn vortojn laŭ iliaj elementaj ideoj, tiel ke difinita vorto aperas ĉiam esprimata per difinita cifero. Tiel li uzas la nombrajn signojn de 1 ĝis 999 por ĉiuj gramatikaj fleksioj; la nombroj komencante de 1000 estas