Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Libujo, por kiuj ne ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankaŭ tre longajn ŝnurojn kaj alligu ilian unu finon al via palaco; veturu, ho reĝo, kun via militistaro sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la ŝnurojn en la manoj : tiam, se vi ne trovos la deziritan lokon, vi povos per la helpo de la ŝnuroj veni returne al via reĝa palaco.

Tio ĉi plaĉis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn, kiuj tenis la ŝnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la lando de oro, por batali kun la tie regantaj virinoj.

Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis al li kun la sekvanta parolo :

—Se via honoro estas al vi kara, ne tuŝu nin; ĉar se vi nin venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi estos venkita, oni diros ke virino vin mortigis!

Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kuŝis ora pano.

—Ĉu mi satiĝos de ora pano? demandis Aleksandro, tion ĉividinte.

—Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la virinoj; ĉu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime venis ĝin serĉi?

Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj lokoj la sekvantan frazon : "Mi, Aleksandro, estis malsaĝulo en la daŭro de mia tuta vivo ĝis la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis al mi saĝon kaj prudenton". Kaj li reiris kun sia militistaro al sia lando.

En la vojo li sidiĝis manĝeti sur la bordo de ia rivero, kaj lavetante salan fiŝon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan odoron.

—Tiu ĉi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris Aleksandro.

Ne longe pensante, Aleksandro ekiris laŭ tiu ĉi rivero ĝis li venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble, la paradizo.

—Malfermu al mi la pordon! li ekkriis.