Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Tio ĉi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li voĉo el interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien ĉi!

—Konfesu mian reĝan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj donacu al mi ion, ĉar mi estas reĝo !

Apenaŭ li finis siajn vortojn,—jen ia mano donas al li homan kapon, li ĝin prenis kaj reiris al sia lando.

Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis ĝin sur la teleron de pesilo, kaj la telero malleviĝis ĝis la tero. Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da arĝento kaj oro por ĝin mallevi—, sed vane : li ne povis; la tuta arĝento kun la oro ne pezis tiom, kiom la kapo.

—Kion ĝi signifas? demandis Aleksandro la saĝulojn.

—Ĝi estas tial, respondis la saĝuloj, ĉar en la kapo sin trovas homa okulo, kiu neniam satiĝas je arĝento kaj oro.

—Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro.

—Ŝutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam ĝi nenion vidos kaj kompreneble nenion deziros.

Kiam tiu ĉi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu kuŝis la kapo, tuj leviĝis rapide supren.

—Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la saĝuloj havas prudenton ne homan, sed Dian!

Tradukis N. KUŜNIR.





Kiu estas la plej bona amiko de la viro?
Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. HUEBERT.

La supre metitan demandon respondas la malgrand'rusoj per la sekvanta historieto. Iam, rakontas ili, lupo