Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/336

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Nokta kanto de soldato
(De W. Hauff.)

En nigra nokto tute sole
Mi staras gardon senparole,
Eraras for la penso mia
Al mia domo familia.

Al la standardo fortirita,
Ho, kiom estis mi kisita . . .
Mi tiam pensis kun malĝojo :
Mi vidas vin je l' lasta fojo!

Ho dormu dolĉe, karaj miaj!
Irante al la litoj viaj,
Vi nun per preĝo Dion gloras,—
Vi certe ankaŭ min memoras.

La horo venis, gard' alia
Stariĝos nun sur loko mia.
Mi iras dormi tute laca,
Mi vidos vin en sonĝo paca.

L. ZAMENHOF.


Kanto de l'ligo
(De W. A. Mozart.)

Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante
Nia bela harmoni'!