Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/337

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Al la Dio kantu gloron :
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel'?
Serĉi lumon per vereco,
Serĉi virton per justeco
Estu nia sankta cel'!

Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento,
En la sud' kaj en la nord'!
Alte teni homan nomon,
Kore ami ĉiun homon
Estu nia liga vort'!

L. ZAMENHOF.


La kapelo
(El L. Uhland.)

Supre staras sur la monto
La silenta kapeleto,
En la valo, ĉe la fonto,
Ĝoje kantas paŝtisteto.

Sonorado, mortkantado
Nun eksonis tra l' silento,—
Haltis knabo en kantado
Kaj aŭskultas kun atento.

En la tombojn de l' monteto
El la valo ĉiu venos.
Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,
Oni iam tien prenos.

L. ZAMENHOF.