Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/338

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
La gaja migranto

Se donas Di' al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom',
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom'.

De l' montoj riveretoj fluas,
Alaŭdoj kantas super mi,
Mi ankaŭ gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni'.

Al Dio fidas mi kun ĝojo :
Li zorgas pri la tuta ter',
Li ankaŭ min sur mia vojo
Eterne gardos de danĝer'.

L. ZAMENHOF.


La vojo
(De barono B. N. Delvig.)

Tre ĉarme ĝi lumis, la suno ravanta,
En mia de vivo mateno;
En brusto kuraĝo kaj forto bolanta,
Espero kaj kredo en pleno . . .

La kamp' estas larĝa kaj rekta la vojo . . .
"Antaŭen sen halto kaj timo!"
La trio ĉevala ekkuris kun ĝojo
Al celo en la malproksimo.