Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/350

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Garantio
(El Schiller.)

Damon' unu fojon mallaŭte trairis
Kun akra tranĉilo sub bask' al tirano—
Al Dionizio,—sed unu gardano
Lin kaptis subite. Tiran' al li diris :
"Pro kio vi al mi, fripono, aliris?"
—Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . .—
"Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!"

—Jam longe mi estas al mort' pretigita,
Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton
Pro mia pardono, ĉar havas mi forton,
Por morti sur kruco; sed se inklinita
Vi estas al bono,—ho, estu donita
Al mi kelka tempo, por fraton edzigi,—
Ĉe vi do mi povas amikon restigi.—

Kruele ekbrulis tirana rigardo,
Kaj diris li post la silento momenta :
"Tre bone, kun tio mi estas konsenta;
Sed tamen memoru vi tion, bastardo,
Ke vian amikon mi tenos sub gardo
Ne pli, ol tri tagoj,—kaj poste li mortos,
Al vi li per tio pardonon alportos."

Al sia amiko Damono alvenis
Kaj diras : "tiran' min aljuĝis krucumi,
Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi . . .
Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis,
Por fraton edzigi . . ." kaj li ĉirkaŭprenis
Amikon kaj petas : "ho, restu, kurulo,
Vi por garantio ĉe malbonegulo!"