Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/351

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Amiko volonte konsentis kaj restis
En malliberejo li por garantio,
Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . .
Damono edziĝon de frato forfestis,
En tria mateno tre frue sin vestis
Kaj vojon rapidas, malfrui timante
Kaj ĉiam pri sia amiko pensante . . .

Subite tre forta ventego fariĝis,
Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego;
Pli forte, pli brue koleras ventego,—
Kaj jen riveretoj de mont' ekruliĝis,
Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis . . .
Damono al ponto rapidas de monto
Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.

Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero,
Kaj tre malproksime li vidas dometon;
Li krias, li vokas, li petas ŝipeton :
Sed vane,—neniu ĉar kun malespero
Ekvolis batali kun brua rivero . . .
Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis :
Ĝi tute je maro simila fariĝis.

Kaj jen lian koron plenigis doloro,
Li ploras, antaŭen li manojn etendas,
Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas :
"Kompatu!" li petas kun granda fervoro—
"Kaj min ekrigardu kun dia favoro!
Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,
Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos!"

Sed vane kompaton de Zeŭso li petas :
Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne ĉesiĝas.
Sed ĉiam plifortaj, teruraj fariĝas,—
Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas
De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas