Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/352

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante
Per brusto nur ondon, kun mort' batalante.

Kaj jen li sur bordo jam estas,—elŝiris
Sin tute el brakoj teruraj de morto,
Kun granda dankem' al favoro de sorto,
Rapidas li plu . . . Sed subite eliris
El granda arbaro rabistoj. Aliris
Al ili Damono,—kaj ili malpace
Ĉirkaŭas lin tute, rigardas minace.

"Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris :
Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion,
Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion!
Sed vivo—ne mia!" Kaj tuj li aliris
Al ili, bastonon de unu elŝiris,
Per ĝi li eksvingis, kaj tri li mortigis,
Aliajn do ĉiujn facile forigis.

Sed suno post pluvo varmege bruligis
Migranton, kaj tute li perdis jam forton;
Kun granda teruro atendis li morton,—
Kaj preĝis li Zeŭson : "vi min liberigis
El ondoj bruegaj, de mi vi forigis
Rabistojn,—ĉu tie ĉi devas suferi
Mi vane kaj morti, amikon oferi?!. . . ."

Subite li aŭdas, kvazaŭ murmuretas
Ne tre malproksime malgranda rivero!
Rapide sin turnas al ĝi kun espero
Damono—kaj vidas, ke fonto fluetas.
Al ĝi superforte li tuj alvagetas,
Soifon brulegan kun ĝoj' kvietigas
Kaj korpon malsanan en ĝi li freŝigas.

Jam suno varmega majeste subiras
Kaj ombroj tre longaj kuŝiĝas sur tero :
Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero.