Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/353

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras,
Damono do ilin en voj' preteriras.
Migrantoj parolas, Damono aŭskultas
Kaj aŭdas : "lin oni jam nun ekzekutas!"

Tumulto piedojn al li flugiligas,
En lia animo—senfinaj teruroj. . . .
Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj
Malalta jam suno facile origas :
Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas
Ankoraŭ pli paŝojn,—kaj vidas—en strato
Renkontas lin lia servant' Filostrato.

—Revenu, ĉar ĉio jam estas finita!—
Li diris malgaje : en urbon ne iru,
Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!
Li estas jam al ekzekuto metita.
Li kredis sen fin', ke li estos trompita
Neniam de sia amik', kaj nenio
Lin povis devigi ne kredi je tio.—

"Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,
Kaj se mi ne povas de mort' liberigi
Amikon,—mi devas min ankaŭ mortigi :
Tirano ne diru, ke kuris de morto
Mi nur dank' al mia anima malforto!
Al vi mian vivon volonte mi cedas,
Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas!"

Vespere Damon' Sirakuzojn eniras
Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,
Kaj oni jam tute amikon preparas,
Por lin ekzekuti . . . Kun forto traŝiras
Amason popolan Damono kaj diras :
"Mi morton deziris de Dionizio,—
Mi estas krimulo, li—nur garantio !