Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/354

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En granda mirego popol' silentiĝis. . . .
En ĝojo amikoj sin tuj ĉirkaŭprenas
Kaj ploras,—pri kio—neniu komprenas,
Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝis. . . .
Minaca tirano pri ĉio sciiĝis;
Li je amikeco ilia tre miras
Kaj verajn amikojn li vidi deziras.

Kaj jen ili venas. Kun vido afabla
Tirano renkontas amikojn kaj diras :
"Vi venkis min tute, je vi mi tre miras!
Mi estas ankoraŭ por amo kapabla,
Kaj se mi ne estas al vi malagrabla,
Permesu al mi, ke en ligo mi via,
Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . ."

V. DEVJATNIN.


Mia mizero
(Litva popola kanto.)

Mia mizero, mia mizero!
Ĉu mi vin finos iam suferi?
Kiam mi iris je l' granda vojo,
Mia mizero min akompanis.
Sed jen alrajdas cento da fratoj,
Kvarcent piedoj estas ĉevalaj.
Fratoj! Vi batu mian mizeron
Per la piedoj de la ĉevaloj
Kaj per brilantaj viaj glavetoj.
La junaj fratoj longe ĝin batis,
Sed la mizero nenion limas,
Mia mizero nenion timas,
Kreskas, vastiĝas kaj pligrandiĝas.