Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/386

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Latva popola kanto

Mi en kampo kapon metos,
Por defendi patrolandon.
Mi pli vole kapon donus,
Ol mi donus patrolandon.

Bruu, bruu, fulmodio,
Rompu ponton sur la Dina,
Ke ne venu malamikoj
En la mian patrolandon.

Landoj de tri reĝoj bruas,
Kie fratoj ĉevaliras,
Fortaj viroj kiel kverkoj,
Glavoj ŝtalaj sonoregas.

Kien iros vi frateto,
Tien iros mi kun vi;
Kie glavon vi pendigos,
Tie la kroneton mi.

R. LIBEKS
Malgrand'-rusa kanteto

Jam malsupre suno staras,
Jam rapide vesperiĝas. . . .
Kion do knabino faras?
Kial do ŝi ne montriĝas?

Ĉu patrino ne permesas?
Aŭ alia jam ŝin tenas?