Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/387

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj ŝi dolĉe lin karesas
Kaj al mi nun ne elvenas?

"Ho, knabino! per fiero
Vi fariĝis nefidela:
Kial do vi en vespero
Ne elvenis, mia bela?

—Ho, karulo! tempo pasis,
Ĝustatempe mi ne venis,
Ĉar gepatroj min ne lasis,
Ĉar gefratoj min fortenis". . . .

"Ne, ne ili vin fortenis!
Diru simple kaj sincere:
Malbelulo, mi ne venis,
Ĉar ne amas vin plu vere!"

Ha, mi vidas, kion faras
Karulino malfidela:
Kun alia ŝi nun staras,
Pli feliĉa kaj pli bela. . . .

I. LOJKO

Profeto
(El Lermontov.)

De kiam, laŭ volo de Supra Juĝanto,
Mi ĉionscianta fariĝis profeto,
Malvirton mi sentas en ĉiu vivanto,
Malicon mi vidas tra ĉiu rideto.

Mi altajn principojn de amo kaj vero
Komencis prediki al miaj kunfratoj,
Sed ili min batis kun granda kolero
Per ŝtonoj, kuŝantaj sur placoj kaj stratoj.