Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/388

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kun cindro sur kapo, kun kora doloro,
Mi urbojn forlasis sen ia havaĵo,
Kaj nun en dezerto—de Dia favoro
Nur ion mi havas por mia nutraĵo.

Laŭ sankta ordono de l'Antaŭtempulo
Al mi ĉiuj bestoj volonte servadas,
Kaj steloj ĉe vortoj de mi, dezertulo,
Pli ĝoje radias, pli hele lumadas.

Sed se iafoje tra urbo bruanta
Mi en rapideco pretere pasadas,
Min popolamaso renkontas mokanta
Kaj maljunularo memfide diradas:

"Rigardu, infanoj, vin edifigante,
Li estis fiera, kun ni malpacadis;
Malsaĝa, li volis kredigi nin vante,
Ke Dio al homoj per li paroladis.

Jen frukto de lia obstina vanteco!
Jen pala, malgrasa, malgaja profeto,
En vesto ĉifona, simila al reto—
Ĉe ĉiuj li estas en malestimeco.

I. LOJKO.

Alaŭdeto
(El Bohème.)

Sarkas knabino kanabon
Apud ĝardeno sinjora;
Ŝin alaŭdeto demandas:
"Kial vi tiom dolora?"