Blankiĝas velo en la maro Glitante sur la bluaj ondoj . . . Vi hejme kion lasis, kara, Kaj serĉas en aliaj mondoj? . . . La ondoj ludas, fajfas vento, Kaj fleksas sin kaj krakas masto . . . Ĝi kuras, kuras de l' kontento, Feliĉon serĉas en la vasto! . . . Sub ĝi—bluaĵo estas hela, Kaj supre—granda blua placo; Sed la ventegon petas velo— Ĉu en ventegoj estas paco!?
Morto! . . . ĉio jam finita! Kie estas do feliĉo? Kie gloro promesita? Mia korpo nun—dediĉo Al la vermoj, al putrado; La animo bona, saĝa— La ofer' de l' neestado! Ĝin severa kaj sovaĝa La sendanka, senmemora,