Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/400

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

   Li serĉas la urbojn, sed ilin ne trovas,
Li serĉas naciojn ĉirkaŭe,
Ĉar ili simile al maro bruanta
Ĉirkaŭis lin serve antaŭe.

   Kaj tronon li serĉas—ĝi ankaŭ rompita,
Li levis ĝin en la nubaron,
Por ke li nur vidu sub siaj piedoj
Mizeran, servutan homaron.

   Li serĉas amindan infanon, por kiu
Li lasis heredimperion;
Heredo pereis, kaj oni al filo
Ne lasis eĉ nomon—nenion.

   "Ho, kie vi estas?" li vokas, "kun kronoj
Vi ludis jam en la lulilo,—
Sed tempo feliĉa por ĉiam nun pasis,
En kiu mi brakis vin, filo."

   "Plej kara edzino, plej ĉarma fileto,
Ho vi, mia ĝojo kaj savo! . . .
Sur trono nun sidas la sklavo estinta
Kaj reĝo fariĝis nun sklavo!"

WILHELM WAHER.


El la paperujo de miaj fabloj
I

   La homo estas kiel la ŝipo :
En sia vojo li ne eraros;
Li kvankam scias, el kie fluas,
Sed li ne scias, kie li staros . . .