Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/401

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
II

   Jen Johano komencis parolon de saĝo
Pri alvoko de homo, pri ĝiaj influoj;
Sed lin aŭdis neniu, kaj eĉ sen domaĝo
Iu vidis, ke havas li—botojn kun truoj.

JOZEFO WASNIEWSKI.


Ĉe l'maro
(El Heine.)

Ĉe l' maro nigra roko grandegas,
Sur ĝi nun en sonĝoj mi sidas.
La vento fajfas, la mevoj kriegas
Kaj la ondoj bruantaj rapidas.

Amata de mi estis multa knabino,
Kaj ĝoja kolego en rondo . . .
Kien ili foriĝis? Nur vento sen fino
Eraras kaj ŝaŭmas la ondo.

E. de WAHL.


Versaĵo sen fino

Lin vidis en ĝardeno—
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Anton' sin nomis li.

Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi;