Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/403

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' ĉe kor'.

Kaj per solena beno
De l' pastro en la fin'
Aŭgusto kaj Heleno
Jam estis edz-edzin'.

En ĉarma harmonio
Ekvivis edz'-edzin';
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin.

Sed baldaŭ edzo estis
Plej malfeliĉa hom',
Kaj jam tre ofte restis
Li ekster sia dom'.

Kaj fine eksedziĝis
Aŭgusto kaj Helen';
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'.

Lin vidis en ĝardeno—
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Henrik' sin nomis li. . . .
K. t. p., k. t. p. sen fino.

F. ZAMENHOF.


VIZITO DE LA STELOJ SUR LA TERO


Ĉiuj steloj ekdecidis
Ekvojaĝi sur la teron.