Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/450

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Vin tie ĉi ektuŝos per mano pezega neniu
El Aĥajoj, se vi eĉ nomus mem Agamemnonon, 90
Kiu glorigas sin esti plej forta el ĉiuj Aĥajoj.”
     Kuraĝiĝinte, la antaŭdiristo la nemalaŭdebla
Diris: “Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo,
Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono,
Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon. 95
Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto,
Kaj mizerigos ankoraŭ, ne forprenante multpezan
Manon de l' pesto, ĝis estos la ĝojookula filino
Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita
En Ĥrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos.” 100
     Tiel dirinte, sidiĝis li, kaj inter ili sin levis
Agamemnono la vastereĝanta, l' heroo Atrido,
Tute malĝoje; la koron malluman kolero plenigis
Kaj la okuloj fariĝis similaj al fajro brilanta.
Kontraŭ Kalĥaso antaŭe li nun furioze ekdiris: 105
     "Ho, malbonaĵoportisto, al mi eldirinta neniam
Favoraĵon! Vi ĝojas nur antaŭdiri mizerojn.
Vi antaŭdiris neniam bonvorton kaj nek ĝin plenumis,
Vi ankaŭ nun antaŭdiras al kolektiĝintaj Aĥajoj,
Ke l' malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas, 110
Ĉar mi ne volis pro Ĥrizofilino depagon belegan
Preni. Ho, jes, mi preferas ŝin havi en mia domego,
Mi ŝin preferas eĉ plu ol Klitemnestron, kun kiu
Mi edziĝis dum ŝia virgeco. La Hrizofilino
Al ŝi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado. 115
Sed mi konsentas redoni ŝin, se tio estas pli bona,
Ĉar mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras;
Sed vi alie honore donacu min, ke mi ne restu
Unu ne rekompencita, ĉar tio ne estas konvena,
Ĉiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun.” 120
Al li kontraŭe respondis Aĥilo piedorapida:
"Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el ĉiuj,
Al vi pro kio Aĥajoj aldonos honoran donacon?
Oni ne scias, ĉu restas ankoraŭ riĉeco komuna,