Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/453

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝi poste li nun stariĝis, lin kaptis per blondkapoharoj,
Sole al li aperinte: ŝin ĉiu alia ne vidis.
Ektimiĝinte, sin turnis Aĥilo kaj tuj ekrekonis
Palas-Atenon, terure ŝiaj okuloj brilegis. 200
      Kaj li komencis paroli, kaj diris la vortojn flugilajn:
"Kial vi venis, filino de Zeŭso ŝildontenanta,
Ĉu por ekvidi la arogantaĵon de Agamemnono?
Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio fariĝos,
La fiereco senbrida baldaŭ lin pereigos." 205
      Al li respondis Ateno, la bluokula diino:
"Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos
Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana,
Kiu vin ambaŭ egale samtempe amas kaj zorgas.
Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon, 210
Certe, per vortoj vi povas insulti lin laŭ via volo.
Mi al vi diras, kaj tio ĉi estos efektivigita:
Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj
Pro tiu ĉi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu."
     Ŝin respondante, eldiris Aĥilo rapidapieda: 215
"Vere, estas bezone vian ordonon obei,
Malgraŭ la koro kolera: ĉar tio ĉi estas pli bona:
La obeantan al dioj, dioj volonte atentas."
    Diris li, kaj sur arĝentan tenilon li metis la manon,
Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante 220
Vortojn diinajn. Ŝi baldaŭ ekflugis Olimpon, loĝejon
De dio Zeŭso ŝildontenanta, al dioj aliaj.
     Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera
Al Atrido: li sian koleron ne ekĉesigis:
      "Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuraĝo! 225
Vi en la koro neniam havas kuraĝon vin armi,
Por kune kun la popolo batali aŭ kun la Aĥajoj
Plej eminentaj embuski vin: tio laŭ vi estas — morto.
Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Aĥaja
Vian kontraŭdiranton senigi de lia donaco. 230
Reĝo-popolmanĝegulo, netaŭgulojn reĝanta!