Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/452

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Min eĉ minacas vi preni donacon, de mi akiritan
Per mia peno, kaj al mi de la Aĥajidoj donitan.
Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan
Al la via post rabo de urbo per la Aĥajoj.
Plej malfacilan laboron en laciganta batalo 165
Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido,
La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontraŭe,
De malmulto kontenta, revenas laciĝe al ŝipoj;
Nun mi foriras en Ftion, ĉar estas certe pli bone
Hejmen reveni en ŝipoj fleksitaj. Mi ne deziras 170
Malhonorita de vi plu kolkti por vi nun riĉecojn.“
    Al li respondis nun Agamemnono, la ĉefo de viroj:
"Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas;
Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn,
Por akiri honoron, precipe la Zeŭson-zorganton. 175
El diaj reĝoj vi estas por mi la plej malamata,
Ĉar vi ĉiam preferas malpacojn, batiĝojn, batalojn.
Se pli da forto vi havas, donita ĝi estas de dio.
Hejmen revenu vi kun viaj ŝipoj kaj viaj kolegoj,
Reĝu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas, 180
Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas:
Kiel Febo Apolo deprenas de mi Ĥrizoidon,
Kiun forsendas mi per mia ŝipo kaj miaj amikoj,
Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos
Vian donacon, ruĝvangan la Brizeidon: vi sciu, 185
Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke ĉiu teruru
Al mi sin egaligi kaj al mi kontraŭparoli.“
     Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris,
Inter du pensoj ŝancelis la koro en brusto, en vila:
Ĉu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn 190
Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi,
Aŭ humiligi koleron kaj sian koron ekbridi.
Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan
Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el ĉielo
La diino Ateno, sendita de Hero blankmana 195
Kiu amis kaj zorgis ambaŭ heroojn egale