Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/457

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Antaŭ la reĝ' furioza, ke kiam oni ankoraŭ 340
Mian helpon bezonos por malhonoron formeti
De aliaj! . . Ho, certe, pro pereema malsaĝo
Li, Atrido, ne povas rigardi antaŭen, nek posten,
Por fortikigi Aĥajojn, batalantajn ĉe ŝipoj."

   Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon : 345
Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon ruĝvangan
Al la senditoj, kaj tiuj foriris al ŝipoj Aĥajaj;
Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Aĥilo
Iris plorante for de amikoj kaj tie sidiĝis,
Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman, 350
Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis :

   "Mia patrino, ĉar vi min por tempo mallonga eknaskis,
Devus almenaŭ aljuĝi honoron al mi l' Olimpano
Zeŭso altetondranta, sed li tute min ne honoras!
Jen Atrido, la vastereĝanta Agamemnono, 355
Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon."

   Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino,
La estiminda, en profundegaĵoj de maro, ĉe l' patro
Maljuniĝinta, kaj venis el maro ŝi kiel nebulo,
Kaj apud li, elverŝanta larmojn, ŝi alsidiĝis. 360
Lin karesante per mano, ŝi la parolon eldiris :

   "Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malĝojas?
Ho, vi kaŝu nenion, ke ambaŭ tion ni sciu."

   Diris, profunde ĝeminte, Aĥilo rapidapieda :
"Ĉion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton? 365
Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono,
Kaj ĝin detruis kaj ĉion tien ĉi forelkondukis;
La Aĥajidoj honeste l' akiron dividis kaj oni
Ĥrizofilinon ruĝvangan elektis por la Atrido.
Ĥrizo do, pastro de malproksimegenĵetanta Apolo, 370
Venis al ŝipoj rapidaj de kuproarmitaj Aĥajoj,
Por deaĉeti filinon per netaksebla depago,
La florkronon portante de malproksimegenĵetanta
Dio sur ora sceptro, kaj la Aĥajojn petegis,
Sed l' Atridojn, la ambaŭ ĉefojn popolajn—precipe. 375