Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/458

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron
Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.
Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono,
Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj.
La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo 380
Lian petegon atentis, ĉar amis li multe la pastron.
Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase,
Tiam mortadis popoloj, ĉar sagoj de l' dio flugadis
Ĉie en vasta tendaro Aĥaja. Sciigis nin tiam
Antaŭdiristo scianta pri volo de dio Apolo; 385
Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion.
Sed Atrido koleris : subite levinte sin, diris
Li la parolon minacan, hodiaŭ plenumiĝintan.
La ĝojokulaj Aĥajoj ŝin, vere, venigas per ŝipo
Hejmen en Ĥrizon kaj ankaŭ donacojn por la Potenculo, 390
Sed ĵus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendo
La Brizeidon, donacon honoran de Aĥajidoj.
Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi.
Vi sur Olimpon suriru kaj Zeŭson petegu, se iam
Vi lian koron ĝojigis per paroloj aŭ agoj, 395
Ĉar mi vin ofte aŭdadis gloriĝi en domo de l' patro,
Ke l' ĉirkaŭitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola
El senmortema diaro de malhonora pereo
Igis for, dume kateni minacis lin ĉiuj aliaj :
Hero kaj Posejdono kaj ankaŭ Palas-Ateno. 400
Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn,
Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan
Breareo de dioj kaj—Egeono de homoj,
Ĉar li estas multege pli forta ol lia patro;
Apud Kronido sidiĝis li fiera de gloro, 405
Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeŭson kateni.
Rememorigu lin, antaŭ li sidiĝu kaj liajn
Vi ĉirkaŭprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn
Aŭ ĝis tendaro kaj ŝipoj la Aĥajidojn forpeli
Mortigatojn, ke ĉiuj sciiĝu la krimon de l'reĝo, 410
Ke li mem, Agamemnono Atrido, la ĉefo de viroj