Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/459

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sciu l' ofendon, faritan al plej kuraĝa Aĥajo."

   Larmojn verŝante, respondis al sia filo Tetido :
"Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan!
Ho, se vi povus ĉe ŝipoj sen larmoj kaj sen malĝojo 415
Sidi, ĉar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta.
Nun ne longtempa kaj pli malfeliĉa ol ĉiuj vi estas
Per unu fojo. Ho, mi vin por malfeliĉo eknaskis.
Tion al tondronĵetanta Zeŭso, se volos li aŭdi,
Iras mi diri nun supren, sur multaneĝan Olimpon. 420
Vi do, sidante ĉe ŝipoj rapidaj, ne ĉesu koleri
La Aĥajidojn kaj tute detenu vin de la milito.
Zeŭso hieraŭ festeni al Etiopoj senpekaj,
Ĉe l'Okeano, foriris kaj kune kun li—la diaro,
Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon. 425
Tiam eniros mi kupran domon de Zeŭso, mi liajn
Ekĉirkaŭprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas."
   Tiel dirinte, foriris ŝi. Kaj li restigis koleron
En la koro pro sia ruĝovanga knabino,
Malgraŭ li forkondukita perforte. Sed Odiseo 430
En Ĥrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta.
En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis
Velojn kaj ilin kunligis en ŝipoj kaj al la mastejo
Maston altiris, rapide ĝin sur ŝnuregojn mallevis
Kaj en havenon enpelis per remiloj la ŝipon, 435
Tie ĉi ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn.
Mem ili teron suriris kaj l'hekatombon kunprenis
Por dio Febo Apolo malproksimegenĵetanta,
Ankaŭ eliris Ĥrizido el ŝipo la martranaĝanta,
Ŝin al altaro kondukis nun Odiseo multsaĝa, 440
Kaj redoninte en brakojn de l'patro, li tiel eldiris :

   "Ĥrizo, venigis min Agamemnono, la ĉefo de viroj,
Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi
Al Apolo, ke por Aĥajidoj paciĝu la dio,
Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj." 445

   Tion li diris, ŝin donis en liajn manojn; la patro
Ĝoje ricevis la karan filinon. L'Aĥajoj al dio