Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/460

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La hekatombon majestan ordigis ĉirkaŭe l'altaro
Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon.
Ĥrizo do levis la manojn supren kaj laŭte ekpreĝis : 450

   "Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj Kilo
Sankta, potence reĝanta la Tenedoson. Kiele
Vi jam antaŭe atentis mian petegon vokantan
Kaj min trankviligis, mizeriginte l'Aĥajojn,
Tiel same vi ree mian deziron plenumu 455
Kaj de Aĥajoj forigu la teruregajn mizerojn."

   Tiel li diris, preĝante, atentis lin Febo Apolo.
Sed post la preĝo disĵetis ili la sanktan hordeon,
Kolojn defleksis al bestoj, ekbuĉis kaj felojn deprenis
Kaj femurojn eltranĉis, ilin envolvis per graso 460
Duobligite, per pecoj da kruda viando kovrinte;
Ilin bruligis la pastro sur ŝtipoj kaj nigran vinon
Verŝis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj ĉirkaŭis.
Forbruliginte femurojn kaj l' internaĵojn provinte,
Ili distranĉis la reston pece kaj metis sur stangojn, 465
Rostis ĝin pene kaj fine demetis ĝin. Post la laboro
Ili aranĝis festenon, kaj tiam la koroj iliaj
En tiu bonaranĝita festeno mankis nenion.
Post kvietigo de la malsato kaj de soifo
Knaboj plenigis ĝis randoj kalikojn per la trinkaĵo 470
Kaj, komencinte de dekstre, al ĉiuj pokalojn disdonis.
Daŭre la tago l'Aĥajoj per kantoj pacigis la dion,
Belan peanon kantadis la maljunuloj Aĥajoj,
Glorigadante Apolon, kaj ĝojis li en sia koro.

   Kiam la suno subiris kaj mallumo fariĝis, 475
Ili ĉe la ŝnuregoj, tenintaj la ŝipon, ekdormis.
Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita,
Levis sin, ili fornaĝis al vasta tendaro Aĥaja,
Venton favoran al ili donis Febo Apolo.
Ili starigis la maston, disstreĉis la velojn blankegajn, 480
Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura
Ĉirkaŭ la kilo de l' ŝipo naĝanta fortege ekbruis,
Kaj ĝi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante.