Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/461

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Poste, veninte al vasta tendaro de la Aĥajidoj,
Ili eltiris la ŝipon nigretan sur bordon la sablan 485
Kaj, ĝin subapoginte alte per traboj longegaj,
Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj ŝipojn.
Li do koleris, sidante ĉe ŝipoj rapidenaĝantaj,
Li, Peleido kuraĝa, la dia piedorapida.

   Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis, 490
Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malĝojo
Pro la restiĝo senaga : soifis li bruon, batalon.

   Jen apenaŭ dekdua matenĉielruĝo aperis,
Sur Olimpon revenis l'eternevivanta diaro.
Zeŭs antaŭiris. Tetido do ne forgesis la peton 495
De ŝia filo, ŝi iris el maro kaj levis sin kune
Kun frumatena nebulo ĉielon kaj altan Olimpon;
Tie ĉi trovis ŝi Zeŭson, aparte de dioj aliaj
Sur la supraĵo plej alta de multekapa Olimpo.
Ŝi alsidiĝis kaj ĉirkaŭprenis per mano maldekstra 500
Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektuŝis,
Kaj potenculon Kronidon-Zeŭson ŝi ekpetegis :

   "Ho, patro Zeŭso, se mi al vi inter diaro ekplaĉis
Iam per vorto aŭ faro, plenumu vi mian deziron :
Vi mian filon ekvenĝu, mortonton pli frue ol ĉiuj; 505
Agamemnono, la ĉefo de viroj, lin malhonoris,
De li preninte donacon kaj mem ĝin forekrabinte.
Sed vi lin venĝu, Antaŭpripensanta, ho, Zeŭso potenca!
Vi al Trojanoj donacu venkadon, ĝis Aĥajidoj
Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore." 510
Tiel ŝi diris. Al ŝi ne respondis la nubopelanto
Zeŭso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis
Sin al ĉirkaŭprenitaj genuoj kaj reekpetegis :
"Vi ne ŝanceliĝu : promesu kaj donu al mi la konsenton
Aŭ do—rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu, 515
Ĉu mi el ĉiuj estas plej malestimata diino."

   Al ŝi respondis indigne Zeŭso la nubkolektulo :
"Vere, malbona afero estos, se vi kontraŭ Hero
Igos min, kaj ŝi per vortoj insultaj min ekkolerigos;