Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/462

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝi jam sen tio en rondo de ĉiuj dioj senmortaj 520
Kontraŭ mi ĉiam disputas, dirante—mi helpas Trojanojn.
Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu.
Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi
Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu :
Tio ĉi estas de miaj promesoj por ĉiuj senmortaj 525
Garantiaĵo sanktega, ĉar estas ne redonebla,
Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco."
Ĉe tiuj vortoj mallevis Zeŭso la brovojn mallumajn,
Kaj l' ambroziaj buklharoj de l' Potenculo subfalis
De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis. 530

   Tiel konsiliĝinte, ili disiris nun. Ŝi do
Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo.
Zeŭso eniris palacon sian, kaj ekleviĝinte
Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu
Kuraĝiĝis atendi lin : ĉiuj renkonte aliris. 535

   La Olimpano sidiĝis sur trono sia. Sed Hero
Ne preterlasis, ke li konsiliĝis kun la filino
De maljunulo Nereo, l'arĝentapieda Tetido,
Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeŭso potenca eldiris :

   "Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon? 540
Ĉiam plaĉas al vi ricevadi sekretajn decidojn,
Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras
Vole eĉ unu vorton de tio, pri kio vi pensas."

   Al ŝi respondis la patro de la homaro kaj dioj :
"Hero, ne penu vi ĉiujn miajn pensojn sciiĝi, 545
Ĉar tio estas ne ebla por vi eĉ, por mia edzino.
Certe, neniu el dioj kaj homoj sciiĝos pri tio,
Antaŭ ol vi, kio estas por vi permesata sciiĝi;
Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi,
Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori." 550

   Hero la bovookula ree respondis al Zeŭso :
"Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura!
Mi ja neniam ĝis nun vin demandis aŭ esploradis,
Tute trankvile decidas vi ĉion, kion vi volas.