Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/463

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed mi nun timas en koro, ĉu vin ne ekkonvinkis 555
L'ido de griza Nereo, l'arĝentapieda Tetido :
Ĉe vi sidante, ŝi viajn ĉirkaŭprenadis genuojn.
Al ŝi vi eble promesis per kapobalanco Aĥilon
Ekglorigi kaj multajn Aĥajojn ekstermi ĉe l' ŝipoj?"

   Al ŝi respondis dirinte Zeŭso la nubkolektulo : 560
"Stranga, vi ĉiam suspektas, ne povas de vi mi kaŝiĝi,
Sed vi nenion atingos, nur malproksimiĝos de koro
Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraŭ.
Se tio estos, fariĝos tio laŭ mia deziro,
Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu! 565
Ĉar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos,
Se kontraŭ vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos".

   Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis,
Sidis silente, koleron en sian koron bridinte,
Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeŭsa palaco. 570
Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore
Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana :

   "Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble,
Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj
Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne ĝuos ja pli ni 575
Ĝojon festenan, se reĝos malpaco. Al mia patrino
Mi nun konsilas (kvankam ŝi mem havas multan prudenton)

   Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree
Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno.
Ĉar se li, la Olimpano tondronĵetanta, ekvolos, 580
Li nin deĵetos de tronoj; li estas pli forta ol ĉiuj.
Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi
Kaj refariĝos favora baldaŭ al ni l'Olimpano".

   Tiel dirinte, leviĝis li kaj pokalon dufundan
Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn : 585

   "Kara patrino, elportu malĝojon malgraŭe sufero,
Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj
Baldaŭ batata; ĉar vana, kiel ajn volus mi, estos
Mia helpo, ĉar Zeŭson kontraŭi estas ne eble.