Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/464

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉar jam antaŭe, kiam fojon mi volis vin helpi, 590
Kaptis li min ĉe l' piedo, de sojlo la sankta min ĵetis.
Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro
Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo,
Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike."

   Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana 595
Kaj ridetante ŝi prenis de sia filo pokalon.
Li do al ĉiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre,
Dolĉan nektaron enverŝis, el la kaliko ĉerpante,
Kaj inter dioj feliĉaj eksonis ridado senfina,
Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi. 600

   Ĝis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago,
Kaj nenio mankis al koroj dum festenado
Bonaranĝita : nek sonoj belegaj de liro Apola.
Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne.

   Sed kiam ekestingiĝis la lumo de l' suno brilega, 605
Ĉiu el ili foriris dormi en sian loĝejon,
Kiun al ĉiu lamapieda artisto Hefesto
Ekkonstruis per sia multescianta prudento.
Zeŭso do tondronĵetanta iris al sia kuŝejo,
Kie li ofte kuŝadis sub ago de dormo la dolĉa. 610
Tien veninte, li dormis, kaj apud li—Hero orkrona.