Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas? ĝi estas tia supo? ĝi estas kotaĵo!! — Jes, Via Generala Moŝto, murmuretas la timigita adjutanto, mi tion ĉi ja volis diri al vi. [M. Solovjev.]


Unu sprita mastro de budo elpensis la sekvantan ruzan ŝercon. Sur la pordo de sia budo li skribis : « eniro senpaga ». Granda amaso da publiko plenigis baldaŭ la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon ; « eliro kostas kvindek centimojn ». La sukceso estis brilanta. Preskaŭ ĉiuj pagis, laŭte ridante pro tiu ĉi ideo. [M. Solovjev.|


La reĝo Macedona Filipo respondis al siaj amikoj, kiuj diradis al li, ke la grekoj, kvankam ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj, tamen insultas lin : — Kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone?! [J. Seleznev.|


Temistoklo edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malriĉa, « ĉar, li diris, mia filino pli, volas homon sen havaĵo, ol havaĵon sen homo ». [J. Seleznev.]


La Roma oratoro Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino havas 30 jarojn: « ĝi estas sendube vera, ĉar jam 10 jarojn mi aŭdas tion ĉi de vi». [J. Seleznev. |


Unu el la eminentaj oficiroj petis Aŭguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension. — Al mi ne la mono estas bezona, regnestro, li diris, sed mi volus, ke ĉiuj sciu, ke mi ricevis tiun ĉi favoron el viaj manoj. Aŭgusto respondis : — Bonege, diradu ĉie, ke mi kvazaŭ donas al vi pension, mi tion ĉi ne neados. [J. Seleznev.]


Pastro postulis, ke Lizandro konfesu al li sian plej ĉefan pekon, — Ĉu vi aŭ la dioj ordonas al mi malkovri mian animon? demandis Lizandro. — La dioj ordonas al vi! diris la pastro. — Bone, rediris Lizandro; foriru de tie ĉi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos al ili. [J. Seleznev.]


Helvetius en sia verko « De l'esprit » rakontas la sek-