vantan okazon : Unu edzo konvinkiĝis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis ŝin riproĉi. La edzino respondis, ke li diras sensencaĵon. — Sed mi vidis per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo. — Ha, jen kiel vi min amas, rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj! [N. Borovko.]
El unu prediko. Vivis iam homo tre malbona kaj peka.
Li premis ĉiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam eĉ
per unu centimo. Banante sin en la larmoj de multaj
siaj oferoj, li tamen vivis feliĉe, kaj la tera justeco lin ne
atingis. Sed jen li mortis. Ĝojaj, ke ili liberiĝis de li, la
heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed apenaŭ oni
lin metis en la teron, la tero tuj elĵetis returne la korpon
de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan
korpon, oni decidis forbruligi ĝin per fajro; sed
ankaŭ la fajro kun abomeno forsaltis de la korpo kaj ne
volis eĉ tuŝi ĝin, Ne povante al si helpi, oni ĵetis la korpon
al hundoj, ke ili ĝin disŝiru; sed ankaŭ la hundoj kun
indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tuŝis ĝin. Oni
ĵetis la korpon en profundan marĉon, por ke la koto ĝin
kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marĉo kaj
eĉ unu kotero ne volis aliĝi al la peka korpo... Nun, miaj
aŭskultantoj, tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo!
Estu bonaj, honestaj kaj piaj, kaj tiam vi povos
esti tute certaj, ke la tero vin prenos, fajro vin bruligos,
hundoj vin disŝiros kaj koto kovros vin en granda
amaso !
Konfeso de cigano. Unu cigano venis al pastro peti lin,
ke tiu ĉi benu lian edziĝon. La pastro postulis, ke li antaŭ
la edziĝo faru konfeson, kaj li difinis por tio ĉi la sekvantan
tagon. Veninte en la difinita tago al la pastro, la
cigano vidis en la kuirejo, kie neniu estis, barelon kun
pizoj kaj en tiu ĉi grandan pecon da porka sebo. Ciganoj
entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankaŭ
nia cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis