Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝin kun si. Jam apud la pordo li vidis ankoraŭ ĉapon, pendantan sur la muro, kaj, ĉar lia propra estis. jam tute malnova kaj malbona, li prenis ankaŭ la ĉapon, pensante en si: « estas tute egale, ĉu fari unu pekon aŭ du, tiom pli, ke mi hodiaŭ faros mian konfeson kaj puriĝos de ĉiuj pekoj. » Formanĝinte la sebon, li iris en la preĝejon, por fari la konfeson. — Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas lin la pastro. — Hodiaŭ mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis ĝin de tie, respondis la konfesanto. — Tio ĉi tute ne estas peko; kontraŭe, vi faris, kiel vi devis fari. Kion vi ankoraŭ povas diri? — Kiam mi estis hodiaŭ en via domo, mi deprenis la ĉapon en la kuirejo. — Ankaŭ tio ĉi estas tute laŭdinda ago. Se vi ne havas aliajn pekojn, iru en paco kaj estu trankvila! La cigano foriris de la konfeso tute kontenta, ĉar li ne kaŝis siajn pekojn kaj malgraŭ tio ĉi estis eĉ laŭdita de la pastro. Kiam poste, reveninte hejmen, la pastro sciiĝis pri la malapero de la sebo kaj la ĉapo, li tuj divenis, kiu estis kulpa en tio ĉi. — Ha, li diris al si mem, li eĉ konfesis al mi siajn pekojn kaj mi mem lin laŭdis... Sed estis jam tro malfrue revenigi la perditaĵon. [I. Lojko].


Malkompreniĝo. Prezentu al vi, amiko, mian ĉagrenon! mi forgesis en domo la monujon... Pruntu al mi dek rublojn ĝis morgaŭ. — Pardonu, mi ĝin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun ĉi monon. — Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko... — Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la monujon... [I. Lojko.]


Forto de la scienco. Mi komprenas, diris iu, ke ont povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio ĉi estas farebla; sed kiel la instruituloj sciiĝis pri la nomo de ĉiu stelo — lion ĉi mi jam neniel povas kompreni.


Rimedo kontraŭ la Esperantismo. En unu urbeto en gaja societo oni parolis pri la ĥolero kaj pri la novaj rimedoj