en mona embaraso, skribis unu fojon al la ĉefo de la konata fabriko de ĉampano Röderer leteron kun la sekvanta envaho : « Sinjoro! Mi ne havas eĉ unu centimon kaj mi adoras la ĉampanon. Estu tiel bona kaj sendu al mi korbon da boteloj de via dia trinkaĵo. Kun ĝi mi esperas forgesi mian mizeron ». Apenaŭ Röderer ricevis tiun ĉi leteron, li tuj sendis la sekvantan respondon « Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion taŭgas. La senĉesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus vin ĉiuminute denove pri via malĝoja situacio. »
Mi ne komprenas, kiel oni povas plendi ĉiam pri la tro
karaj viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dektri
personoj, kaj tamen sufiĉas por ni 1 1/2 funtoj da viando
por tago. Mia edzino ne manĝas ĝin, miaj naŭ infanoj ne
ricevas ĝin kaj la du servantinoj ne bezonas ĝin. Jen en
tia maniero la 1 1/2 funtoj tute sufiĉas por mi por la
tuta tago. [Dumpert].
Instruitulo kaj riĉulo. Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por ĝin efektivigi. Li vizitas unu riĉulon kaj petas lin pri helpo, La riĉulo rifuzas, kaj inter ili komenciĝas la sekvanta dialogo : Riĉulo : Mirinde estas, ke nur la instruituloj ĉiam venadas al la riĉuloj kaj ke la lastaj, kontraŭ, neniam venas al la instruituloj. — Instruitulo: Ĉar la instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la riĉuloj komprenas, ke al ili mankas scienco. — Riĉulo : Kial do la riĉuloj volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfeliĉuloj, sed ne amas helpi al malriĉaj instruituloj? — Instruitulo : Ĉar ili timas, ke fariĝi en la estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem, sed fariĝi iam instruitaj ili neniam timas! [N. Kuŝnir.]
Demando. Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan ĉapelon? — Tin, kiu havis la plej grandan kapon.
Kuraĝulo. Sinjoro! krias unu maljuna fraŭlino el la vagono al unu sinjoro, kiu volas tien eniri: tie ĉi estas