Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

boli bouillir | boil | sieden | кипѣть | kipieć, wrzeć.
vaporo vapeur | steam | Dampf | паръ | para.
pordo porte | door | Thür | дверь | drzwi.
korto cour | yard, court | Hof | дворъ | podwórze.

§ 26.

Kie vi estas? — Mi estas en la ĝardeno. — Kien vi iras? — Mi iras en la ĝardenon. — La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). — La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). — Mi vojaĝas en Hispanujo. — Mi vojaĝas en Hispanujon. — Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. — Mi metis la manon sur la tablon. — El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. — Super la tero sin trovas aero. — Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. — Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. — En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. — La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. — Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. — Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. — Li diras, ke mi estas atenta. — Li petas, ke mi estu atenta. — Kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. — Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. — Se li jam venis, petu lin al mi. — Ho, Dio! kion vi faras! — Ha, kiel bele! — For de tie ĉi! — Fi, kiel abomene! — Nu, iru pli rapide!

ekster hors, en dehors de | outside, without | ausser, ausserhalb | внѣ | zewnątrz.
vojaĝi voyager | voyage | reisen | путешествовать | podróżować.
piedo pied | foot | Fuss, Bein | нога | noga.
benko banc | bench | Bank | скамья | ławka.