Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

postuli exiger, requérir | require, claim | fordern | требовать | żądać.
gramatiko grammaire | grammar | Grammatik | грамматика | gramatyka.
nacio | nation | nation | Nation | нація, народъ | naród, nacja.
diversa divers | various, diverse | verschieden | различный | różny.
ŝipo navire | ship | Shiff | корабль | okręt.
matenmanĝi déjeuner | breakfast | frühstücken | завтракать | śniadać.
aboni abonner | subscriber | abonnieren | подписываться | prenumerować.

§ 28.

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n“; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: „la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon“, kaj la vortoj „ĝardenon“, „tablon“ staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en“ kaj „sur“ tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas monti, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n“ tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. — Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). — Mi restos hodiaŭ dome. — Jam estas tempo iri domen. — Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. — Flanken, sinjoro! — Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. — Mi neniel povas kom-