Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ „la“ oni povas ankaŭ diri „l’“ (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo). — Vortoj kunmetitaj estas kreataj per la simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono).

artikolo article | article | Artikel | членъ, статья | artykuł, przedimek.
tiam alors | then | dann | тогда | wtedy.
objekto objet | object | Gegenstand | предметъ | przedmiot.
tia tel | such | solcher | такой | taki.
kompreni comprendre | understand | verstehen | понимать | rozumieć.
ekzemplo exemple | example | Beispiel | примѣръ | przykład.
polo Polonais | Pole | Pole | Полякъ | Polak.
necesa nécessaire | necessary | nothwendig | необходимый | niezbędny.
prepozicio préposition | preposition | Vorwort | предлогъ | przyimek.
vokalo voyelle | vowel | Vokal | гласная | samogłoska.
kunmeti composer | compound | zusammensetzen | слагать | składać.
simpla simple | simple | einfach | простой | prosty, zwyczajny.
ligi lier | bind, tie | binden | связывать | wiązać.
radiko racine | root | Wurzel | корень | korzeń.
soni sonner, rendre des sons | sound | tönen, lauten | звучать | brzmieć.
klara clair | clear | klar | ясный | jasny.