Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĥemiisto. — Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. — La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. — Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. — Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). — Mi aĉetis dekon da ovoj. — Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. — Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. — Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. — Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. — Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. — En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. — „Da“ post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.

teatro theàtre | theatre | Theater | театръ | teatr.
maniero manière, façon | manner | Manier, Weise, Art | способъ, манера | sposób, manjera.
okupi occuper | occupy | einnehmen, beschäftigen | занимать | zajmować.
meĥaniko mécanique | mechanics | Mechanik | механика | mechanika.
ĥemio chimie | chemistry | Chemie | химія | chemia.
diplomatio diplomatie | diplomacy | Diplomatie | дипломатія | dyplomacja.
fiziko physique | physics | Physik | физика | fizyka.
scienco science | science | Wissenschaft | наука | nauka.
glaso verre (à boire) | glass | Glass (Gefäss) | стаканъ | szklanka.
nigra noir | black | schwarz | черный | czarny.
drapo drap | woollen goods | Tuch (wollenes Gewebe) | сукно | sukno.
signifi signifier | signify, mean | bezeichnen, bedeuten | означать | oznaczać.
ovo œuf | egg | Ei | яйцо | jajko.